La Internacia Unio por Pura kaj Aplikata Biofiziko (IUPAB) estis establita en 1961 en Stokholmo, kiel la Internacia Organizo por Pura kaj Aplikata Biofiziko. La celoj estas: organizi internacian kunlaboron en biofiziko kaj antaŭenigi komunikadon inter la socioj kiuj interesiĝas pri la progresigo de biofiziko en ĉiuj aspektoj.
Por atingi tiujn celojn ĝi havas povon: starigi komisionojn aŭ organojn por specialaj celoj; organizi internaciajn renkontiĝojn kaj konferencojn; kunlabori kun aliaj sciencaj organizoj; agas ĉiamaniere kiel konsistiga Unio de la Internacia Scienca Konsilio laŭ la Statutoj de tiu organo; disvolvi ajnan agadon, kiun oni opinias helpema al la progreso de ĝiaj deklaritaj celoj.