Venonta publikigo de novaj pruvoj pri ŝanĝo en la polusaj regionoj

Mejloŝtono en nia kompreno de la Tera sistemo estas la Internacia Polusa Jaro (IPY) 2007-2008, komuna iniciato de la Monda Meteorologia Organizo (WMO) kaj la Internacia Konsilio por Scienco (ICSU). Miloj da sciencistoj el pli ol 60 landoj realigis pli ol 160 esplor- kaj atingoprojektojn, kiuj antaŭenigas nian komprenon en multaj areoj, inkluzive de tutmonda klimata ŝanĝo. Novaj komprenoj pri polusa scio rezultiĝantaj el tiu historia entrepreno estos publikigitaj ĉe ceremonio en WMO-ĉefsidejo la 25an de februaro 2009, kie la "Stato de Polusa Esplorado", konciza raporto kun preparaj rezultoj de IPY estos publikigita. Ĉi tio estos antaŭita de gazetara konferenco en la Palaco de la Nacioj.

Ĉiutage dum februaro, antaŭ ĉi tiu evento, gravaj esplorprojektoj de IPY publikigas informojn por la amaskomunikilaro, kaj disponigas sin por amaskomunikilaj enketoj. Larĝa gamo de projektoj estos profilita reflektante la diversecon de IPY. Ekzemploj inkludas studojn de arkta komunuma adaptado al klimato, vastajn ŝanĝojn en permafrosto, ampleksajn mara biodiverseco-enketojn en ambaŭ Polusaj Regionoj, esploradon de antarktaj subglaciejaj lagoj, antarktan esploradon serĉante komprenon pri vivo sur Marso, kaj la establado de reto de junaj polusaj esploristoj. Por pliaj informoj, bonvolu viziti la retejo.

Gazetara konferenco en Palaco de la Nacioj, Ĝenevo

Vi estas kore invitataj al gazetara konferenco pri rezultoj de la Internacia Polusa Jaro, kiu okazos en Palaco de la Nacioj (Ĉambro III), la 25-an de februaro 2009, je la 11-a horo.

Parolantoj ĉe la gazetara konferenco estos: S-ro Michel Jarraud, Ĝenerala Sekretario de WMO; S-ino Catherine Bréchignac, Prezidanto de ICSU; kaj S-ro Dave Carlson, Direktoro IPY Internacia Programoficejo. Ili estos akompanataj de S-ro Ian Allison kaj S-ro Michel Beland, Kunprezidantoj de la Komuna Komitato de IPY 2007-2008. La listo de nomoj kaj kontaktoj de sciencistoj, kiuj ĉeestos en Ĝenevo, estos sendita al vi ĝustatempe. Bonvolu vidi amaskomunikilajn kontaktojn sube por faciligi intervjuojn.

Ĵurnalistoj ne akredititaj ĉe la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo sed kiuj deziras partopreni la gazetaran konferencon, bonvolu kontakti s-inon Catherine Fegli: tel: +41 22 917 23 13; fakso: +41 22 917 00 73; retpoŝto: cfegli@unog.ch, kaj viziti la paĝon.

IPY-ceremonio en WMO-ĉefsidejo

Amaskomunikiloj estas kore invitataj al la ceremonio, kiu okazos en la sidejo de WMO merkredon la 25an de februaro, de 15h30 ĝis 17h00 en ĉeesto de eminentaj sciencistoj el diversaj regionoj, kiuj okupiĝis pri esplorprojektoj de IPY. La programo de la ceremonio estos sendita al vi ĝustatempe. Vi ankaŭ estas invitita al la akcepto (Mantegmenta Restoracio, WMO) kiu sekvos la ceremonion.

"Nia Polusa heredaĵo" - fotografia ekspozicio de sciencistoj laborantaj en la polusregionoj

Vi estas invititaj al la malfermo, la 24an de februaro je la 18h30 sekvata de akcepto ĉe la Palaco de la Nacioj (pordo 40, interetaĝo), de "Nia Polusa Heredaĵo", unika fotografa ekspozicio de sciencistoj laborantaj sur la kampo dum la IPY. La ekspozicio okazos en la Palaco de Nacioj, de la 23-a de februaro ĝis la 23-a de marto 2009. La fotoj ankaŭ estos montrataj en la WMO. interreta galerio kaj povas esti uzata laŭ peto de amaskomunikiloj por nekomercaj celoj.

VIDU ĈIUJN RILATANJ ARTOJN

Rekte al enhavo